PIV · 15370
taraksak/o
taraksak/o 🍁 G. (Taraxacum el asteracoj) de du- k plur-jaraj, laktosukohavaj herboj kun baza folirozeto, kun kavaj pedunkloj apekse portantaj flavajn, langetflorajn kapitulojn po unu, k kun fruktoj (plurakenoj) en formo de kapoj el egretohavaj akenoj; ĉ. 60 sp-oj (notinde pli laŭ kelkaj aŭtoroj), N-hemisferaj, i.a. la
oficina taraksako (T. officinale, sin. Leontodon taraxacum) k afinaj sp-oj, tre oftaj trudherboj, uzataj por medicino k salatoj, kultivataj en kelkaj landoj. ☞ leontodo, leontodono.