PIV 2026 · Artikolo 3461

duno

Litero D

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. dunar/o
  2. neĝduno
  3. parabol/a duno
duno GEOG GEOL eola 1 akumulaĵo de sablo en formo de monteto, alta je kelkaj ĝis kelkdek metroj: apudmara duno dezerta duno lunarka duno piramida duno domo inter la dunoj Z
dunaro aro de dunoj, ĝenerale diversaspecaj.
neĝduno amaso de neĝo, farita de la vento sur malebena grundo.
parabola duno lunarka duno konkava al la ĉefa ventodirekto. ➞ barkano.