PIV · 3462
★dung/i
★dung/i (tr) Interkonsenti kun laborist(in)o, servist(in)o aŭ oficist(in)o, por havigi al si ties servadon laŭ difinita salajro: dungi laboristojn por sia vinberĝardeno N, maristojn por krozado, tajpistinon; (tiuj) dungis kontraŭ ili Bileamon, por malbeni ilin X; kompetentulo ĉion bone faras, sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn X. ☞ lui, varbi, servigi. ➞ dungoficejo.
dungo, dungado. Ago de tiu, kiu dungas: en tiu kampara regiono la dungado okazas nur en Septembro.
dunganto. Tiu, kiu dungas: la dunganto devas pagi duonon de la sociala asekurado. ☞ mastro, kapitalisto, posedanto, proprietulo.
dungato. Persono dungata: la dungatoj devas subskribi laborkontrakton.
dungigi sin. Akcepti ies dungadon: satuloj sin dungigas pro pano, k malsatuloj jam ne malsatas X.
dungiĝi. Iĝi dungito: la plena dungiĝado estas ĉefa postulo de la sindikatoj.
dungito. Laboristo dungita: asekuri siajn dungitojn kontraŭ akcidentoj; laŭjara dungito Z. ☞ proleto, salajrulo.
dungitaro. Tuto de la dungitoj en sinjordomo, kampodomo, entrepreno ks.
maldunga mono. Kompenso, kiun la dunginto ŝuldas leĝe pro la maldungo.
sendungado. Senlaboreco pro manko de dungado.
subdungiteco. Ekonomia stato, en kiu nur parto de la disponeblaj laborfortoj estas dungitaj, kontraste al la plena dungiteco.