← Reen al P

PIV · 12828

prolet⁸o

prolet8o. Homo, kiu povas akiri vivrimedojn nur per vendo de sia laborforto aŭ korpa aŭ intelekta: proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!; multaj el la intelektuloj estas tiel same proletoj kiel la manlaboristoj.
proleta. Rilata al proleto: la proleta situacio iom post iom pliboniĝis danke al la klasbatalo.
proletaro. Tuto de la proletoj en unu lando aŭ en la mondo (en tiu lasta senco ofte maj.): «E. je la servo de l’ Proletaro» estis la frapvorto de Lanti.
proletarigi. Fari, ke tuta kategorio el sendependaj produktistoj (manlaboristoj, kamparanoj, komercistoj ks) metu sian laborforton sub la disponon de kapitalistoj.
proletariĝi. Suferi procezon de proletarigo: la mezaj klasoj proletariĝas.