← Reen al S

PIV · 14024

★send/i

send/i (tr)
Irigi iun al difinita loko, por ke tiu tie ion faru: se tiel estas, mi devas tien sendi mian filinon Z; la superpolicanon mi sendis purigi la trotuaron Z; ŝi sendis siajn servantinojn, por anonci […] X; se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon Z; ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin X; sendi armeon kontraŭ ribelantoj; terura sendato estos sendita kontraŭ li X; la juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro Z; (f) vento sendita tondron reportos Z; la papero ne estis sendita vojaĝi Z.
Ordoni, ke io estu farata en alia pli-malpli malproksima loko: li sendis por mono; ĉion, pri kio vi sendis al via servanto, mi plenumos X; mi sendos venigi kuracistojn Z; Faraono sendis alvoki Jozefon X; la reĝo sendis forprenigi lin de la altaro X.
Fari, ke io atingu malproksiman lokon: sendi al iu ŝtonon per ĵetilo B; li sendis kuglon al la forkuranto; (f) la suno sendas siajn radiojn; sendi al iu per la fingroj multe da kisoj Z; sendi al iu akran rigardon Z; al loko ĉarma okulojn ni sendas Z. ĵeti.
Kondukigi aŭ portigi ion al iu: veturilo, kiun Jozef sendis, por veturigi lin X; Ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro X; sendi al iu donacon X; petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon Z; ŝi volis sendi per li sciigon pri si Z; (speciale, per poŝto) sendi leteron Z, librojn Z, fotografaĵon Z; la manuskripton mi sendos al vi post 64 tagoj Z; unu fojon en jaro la firmo devas sendi al mi precizan kalkulon Z; la 102 ekzempleroj devas esti senditaj nepre sub banderolo Z.
ב (pp Dio, sorto ks) Trudi al iu malfeliĉon, suferon: sendi sur iun malbonon X; Mi sendos ĉiujn Miajn frapojn sur vian popolon X; sendi peston, plagon; bovidon mi atendis, infanon Dio sendis Z. venigi.
Transigi sciigon per telefonio, telegrafio aŭ radioondoj.
sendo. Ago de tiu, kiu sendas: la sendo de paketo, de letero, de mesaĝo, de kuriero; sendo de telegrafia signalo.
sendadi. Regule, daŭre sendi: mi sendados al li ĉiujn ricevitajn novajn aliĝojn Z; la redaktoro sendadas al mi sian gazeton.
sendado. Regula, daŭra sendo: preni sur sin la sendadon de la Adresaro Z; sendado de televida programo.
sendaĵo. Tio, kion oni sendas: ne sufiĉe afrankitan sendaĵon mi rifuzas; por tiuj landoj estas pli bone ĉiam registrigi la sendaĵojn.
sendilo Aparato, elsendanta signalojn en telekomunikan lineon aŭ per elektromagnetaj ondoj: telegrafia sendilo estas aŭtomata, morsa aŭ teletajpa.
sendinto. Tiu, kiu sendis: ne forgesu skribi la nomon de la sendinto sur la koverto; tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj X.
sendito
Homo, kiun oni sendis kun komisio: sendi senditon X; senditon oni ne punas, nek insultas Z.
Σ Oficiala reprezentanto de unu ŝtato ĉe alia ŝtato en rango malpli alta ol ambasadoro. agento, delegito, nuncio.
alsendi. Krome, aldone sendi: via letero venis al miaj manoj […], la alsenditan ĵurnalon mi ricevis Z; la provajn presaĵojn li kredeble korektos mem, tamen pro la rusaj adresoj […] estus bone, se li alsendus la provajn presaĵojn ankaŭ al mi Z; la alsenditan tekston mi tradukos Z.
dissendi
Sendi al diversaj lokoj aŭ adresoj: li dissendis siajn filojn en ĉiujn regionojn X; dissendi inviton […] al multaj eminentuloj Z; paperetoj algluotaj al la dissendotaj ekzempleroj Z.
Disaŭdigi parolon, muzikon ktp per radiotelefonio.
dissendo, dissendado. Ago de iu, kiu dissendas: 1 la dissendo de la prospektoj, cirkuleroj; poŝta dissendado Z; 2 drama, varietea dissendo.
dissendilo. Sendilo.
elsendi
Sendi el iu loko: lernanto de la politeknika lernejo, kiun oni elsendis, por klerigi la popolon Z; la nuboj elsendis pluvon al la tero.
Eligi (lumon, kurenton, ondon, signalon): elsendanta aparato.
elsendo
Ago de tiu aŭ tio, kiu elsendas, k rezulto de tiu ago.
Programero ĉe televido aŭ radiotelefonio.
forsendi. Sendi malproksimen: la letero estis forsendita Z; antaŭ la forsendo de la materialo Amerikon Z.
resendi
Ree sendi al la sendinto: volu resendi al mi la tekston de mia projekto Z.
Reflekti: resendi lumon.
telesendi. Dissendi por televido: telesendi komedion, inaŭguron.
transsendi
Plu sendi al iu nova adresulo: laŭ via peto li transsendis al mi la dokumentojn Z; ĉar en la unua tempo multaj ankoraŭ sendados tiajn aliĝojn al mi, mi ĉiusemajne transsendos ilin al li Z; transsendu, mi petas (sur koverto, en okazo de forveturo de la adresulo).
Transigi telekomunikajn kurentojn aŭ portantajn frekvencojn trans iu sistemo aŭ vojo: transsendado de usona programo el Eŭropa stacio; transsenda servo (fako de la armeo, kiu zorgas pri transsendo de informoj: telefono, radio k.a.).