← Reen al K

PIV · 8199

★komunik/i

komunik/i (tr)
(iu) Fari ion komuna inter si k alia homo, konigante ĝin al li aŭ ŝi; konigi, sciigi: komuniki al iu novaĵon, siajn projektojn, ideon; komuniki al kunlaboranto dokumentojn.
(io) Transmeti, transdoni, transigi: la piŝto komunikas sian movon al la rado; la brulrestaĵoj komunikis la fajron al la planko; la infektitaj vestoj komunikis la malsanon al la mizerulo; ili komunikis al ni sian gajecon. infekti, inokuli.
komunika. Rilata al komunikado: komunika vojo, linio.
komuniko. Ago komuniki k ties rezulto: komuniko de iu al iu pri io; komuniko de sciigo, de movo; interrompi, tranĉi telefonan komunikon.
komunikado. Ago de persono aŭ aĵo, kiu komunikadas.
komunikaĵo. Io komunikita: ricevi, transdoni, publikigi komunikaĵon pri io.
komunikebla. Tia, ke oni povas ĝin komuniki: komunikebla timo, malsano.
komunikejo. Trairejo, per kiu komunikiĝas du lokoj.
komunikema. Inklina al komunikado.
komunikiĝi
(io) Iĝi komunikata: tiu sciigo rapide komunikiĝis.
(iu) Iĝi komunikanta kun iu; interrilati kun iu per ideoj, profitoj, interesoj ks: komunikiĝi inter si Z; komunikiĝi kun malĉastulinoj X, kun ribeluloj Z; doni al ili la eblon libere komunikiĝi sur neŭtrala fundamento Z; en Egiptujo mi (cikonio) komunikiĝadis kun la homoj tute familiare Z; homoj povus komunikiĝadi inter si pace Z; la advokato povu ĉiam komunikiĝadi kun la akuzito.
Interrilati per senbara trairejo: malgrandaj ĉambretoj k pasoj, kiuj komunikiĝas inter si Z.
komunikiĝo. Interrilato: esti en komunikiĝo kun io, iu Z; organizi komunikiĝon inter la armeo k la sieĝita urbo; la fortiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj Z; la spirita komunikiĝo inter la nacioj Z; inter Nov-Jorko k Germanujo estas komercaj komunikiĝoj Z; ministro pri komunikiĝoj. trafiko.
komunikilo. Rimedo por komuniki aŭ komunikiĝi: la telefono, radio k kino estas pli efikaj komunikiloj ol la gazetaro; la komunikiloj en Parizo estas tre oportunaj.  arterio, ponto, vojo.
ekkomunikiĝi. Estigi komunikon kun: vi devos unue ekkomunikiĝi kun nia agento.
interkomuniki Z (ntr) Esti en reciproka komunikado: ni interkomunikas kun Nov-Jorko.
interkomunika (pp du objektoj) Tiaj, ke ili interkomunikiĝas: interkomunikaj ujoj; (analoge) interkomunika tubo.
interkomunikigi. Fari, ke du aŭ pluraj personoj aŭ objektoj komunikiĝu: interkomunikigi du personojn, ĉambrojn, riveron kun lago. konekti, kontaktigi.
interkomunikiĝi. Esti en stato de reciproka komunikiĝo: tiuj du kvartaloj interkomunikiĝas nur per la ponto; interkomunikiĝa skriba lingvo Z.
senkomunikiĝa. Tute izolita: senkomunikiĝa lando Z.
multkomunikila. Uzanta k kombinanta diversajn komunikajn rimedojn: en la nova multkomunikila medio teksto nur ĝenus M.
radiokomunikado. Speco de telekomunika servo, efektivigata senfadene per elektromagnetaj ondoj.
telekomuniki. Sendi 6.
telekomunika. Rilata al telekomunikado: telekomunika inĝeniero, reto, satelito, scienco, servo, sistemo, tekniko, turo; telekomunikaj aferoj.
telekomuniko. Telekomunikita mesaĝo.
telekomunikado. Sendo de informoj per telegrafiaj, telefoniaj, radiotelefoniaj aŭ televidaj signaloj.
telekomunikejo. Telekomunika oficejo.
telekomunikiĝo. Komunikiĝo, plenumata per telekomunikilo.
telekomunikilo. Telekomunika rimedo.
amaskomunikiloj. Iloj de disvastigado de informoj en grupo, popolo aŭ mondo: radiodissendo, televido, gazetaro, libroeldono, reklamado ktp. mediato.