PIV · 8198
★komuni/i
★komuni/i (tr) ✞ Doni al iu por manĝi, eventuale trinki, la panon k vinon de eŭkaristio: la pastro komunias la absolvitan pekulon B.
komunio
1 Dono de la konsekrita hostio resp. vino.
2 Partopreno en la eŭkaristio: post la prediko okazis la ceremonio de la komunio Z; unua komunio.
3 La konsekritaj elementoj mem.
komuniiĝi. Ricevi la komunion: ili ĉiuj estis en la preĝejo, por komuniiĝi Z; unuafoja komuniiĝanto.
komunihelpanto. Akolito aŭ kredanto, komisiita de la episkopo por helpi al la ordinara komunianto en disdono de la eŭkaristio.