← Reen al I

PIV · 6599

★inokul/i

inokul/i (tr)
(ark.) Burĝongrefti.  okuli.
🔬 Intence aŭ akcidente enkonduki mikrobon en vivulon aŭ kulturmedion: inokuli mikrobon de infekta malsano en beston por produktado de serumo. injekti, vakcini.
(f) Komuniki al iu ian senton, kutimon: inokuli saĝon al iu X; lia patro inokulis al li la kulton de Danto; inokuli en ies animo la abomenon al la milito B; la kredo forte estis inokulita al li en la mizera dometo de lia hejmo Z. infekti, inspiri.
inokulo, inokulado. Ago de iu, kiu inokulas: la inokulado de variolo Z.
inokuliĝi. Iĝi inokulita.