← Reen al O

PIV · 11268

★okul/o

okul/o
Organo de la vidkapablo: ĉe la mamuloj okulo konsistas el okulbulbo (Sin. okulglobo), la bazo de la opta nervo, k akcesoraj organoj (palpebroj, okulharoj, brovoj, motoraj muskoloj, glandoj, ligamentoj k.a.); levi Z, mallevi, movi Z la okulojn Z; li fermis duone la okulojn Z; rigardi per larĝe malfermitaj okuloj Z; sablero enfalis en mian okulon Z; vi ricevus polvon en la okulojn Z; teni la okulojn malfermitaj (batali kontraŭ dormemo); en tiu terura vetero oni ne povis eĉ pensi pri fermado de okulo Z; okulon pro okulo, denton pro dento X (egala repago); (f) kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas Z (ambiciulo malsukcesos). Sin. oftalmo. iriso, korneo, kristalino, retino, skleroto, vitreo, okulbulbo, okulglobo.  okulfundo, orbito.
Tiu sama organo, rigardata kiel parto de la fizionomio: havi bluajn, nigrajn, verdajn okulojn; lacaj, ruĝrandaj, bluringaj okuloj; kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! Z; ĉu estas io, kion mi ne farus por viaj belaj okuloj?.
Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de atento k intereso: al la okulo prezentiĝas vasta dezerto Z; tuj falis en la okulojn tute nova fortepiano Z; ili povas kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj fermitaj Z ( blinde); streĉi la okulojn Z; direkti siajn okulojn al iu Z; mi turnas la okulojn de la amikoj sur tiuj ĉi punktoj Z; okulo ĉion pririgardas Z; sekvi iun per la okulo; verkante la regularon, mi havis antaŭ la okuloj (priatentis) la specialan situacion de la afero Z; foriru de antaŭ miaj okuloj!; ĉies okuloj kun teruro deturniĝis Z; kovri al si la okulojn kontraŭ (por ne vidi) la ekzistanta danĝero Z; malfermi la okulojn al iu (forigi la iluziojn k montri la efektivan realaĵon;  vualo); tio estas evidenta k falas al ĉiu en la okulojn Z; ( frapi 4); ŝuti polvon en la okulojn Z; iafoje oni devas okulon fermeti Z (ne esti tro severa); fermu la okulojn kontraŭ negravaj plendoj Z; ne kredu al orelo, kredu al okulo Z (ne onidiron, sed propran observon); okulo de mastro, pli ol beno de pastro Z; en la okuloj de gepatroj ĉio ĉe la infanoj estas bone alaspekta Z; vi jam aspektas kiel doktoro almenaŭ en miaj okuloj Z; (f) antaŭ la okuloj de ŝia animo malfermiĝis vido Z.
Tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj: malgajaj okuloj Z; ŝiaj okuloj radiis Z; iliaj malbonaj deziroj lumis el iliaj okuloj Z; la steloj lumis kiel la okuloj de amantaj paroj Z; du okuloj plenaj de amo rigardis lin Z; Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj Z; el la ĝis nun sekaj okuloj de M. ekfluis larmoj Z; kun okuloj de juneco ĝi rigardas al la mondvojo Z; avidege ĵeti okulon al io Z; tuta jam sata, sed okulo malsatas Z; timo havas grandajn okulojn Z (gravigas ĉion); havi okulojn pli grandajn ol la ventro Z (preni el plado pli, ol kiom oni povas manĝi); de l’ koro spegulo estas la okulo Z; ne iru okuloj super la frunto Z (ne fieru); ŝi plaĉis al liaj okuloj X (li ekamis ŝin); Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo X.
🌾 Burĝono.
okula. Rilata al okulo(j): okula malsano, atestanto.
okuli 🌾 (tr) Grefti, uzante greftaĵon konsistantan el okulo 5. Sin. burĝongrefti. inokuli.
okuladi Z = okulumi.
okulero. Omatidio.
okuleto
Okulo kun aparta ĉarmo: tiuj bubetoj, kun la ĝojaj ridantaj okuletoj Z; fari al ŝi la amajn okuletojn Z.
Eta truo por laĉo, ŝnureto: okuletoj de korseto, de velo.
okulisto, okulkuracisto. Oftalmologo. optikisto.
okulumi (ntr) Ĵeti rigardon, eventuale amdeziran, al iu. palpebrumi.
okulbulbo, okulglobo (bulbus oculi) La globa parto de la okulo, sen la opta nervo k la akcesoraj organoj).
duokuleca. Rilata al la opa agado de du okuloj: la duokuleca vidado.
senokula. Ne havanta okulojn: senokulaj fiŝoj.
unuokula
Perdinta la kapablon uzi unu el siaj okuloj: Hanibalo estis unuokula. blinda, straba.
Havanta nur unu okulon: la Ciklopoj estis unuokulaj.
unuokuleca. Rilata al la agado de unu okulo: unuokuleca vidado.
aglokula. Havanta tre akrajn okulojn.
bovokulo. Ronda malgranda fenestro.
grasokulo 🍴 Grasglobeto, flosanta sur supo aŭ buljono.
katokulo. Var. de kvarco kun ŝanĝiĝemaj blanketaj rebriloj pro enteno de asbestaj fibroj.
malicokula. Havanta, laŭ disvastigita superstiĉo, la kapablon sorĉe misefiki nur per la rigardo.
migdalokula. Havanta okulojn, kies ekstera angulo estas pinte eltiriĝinta.
nudokule. Per la nura rigardo, sen helpo de optikaj instrumentoj.
talpokula. Tre miopa aŭ preskaŭ blinda.