PIV 2026 · Artikolo 11181

ocelo

Litero O

ocelo ZOOL
1 simpla okulo de multaj artropodoj. ➞ omatidio.
2 ronda kolora makulo ĉirkaŭita de alikolora ringo, i.a. sur la flugiloj de papilio aŭ sur la felo de besto.
ocela surhavanta ocelojn: ocela vosto de pavo