← Reen al A

PIV · 1222

asbest⁹o

asbest9o Fibra mineralo, var. de kelkaj amfiboloj aŭ serpentenoj, uzata por teksi fajrimunan ŝtofon k, pasintece, en konstruarto, sub formo de interplektaĵo el fibroj varmizola ĉar aeroriĉa: asbesto amfibola, serpentena ( krizotilo); asbesta cemento.
asbestozo Afekcio, kiun kaŭzas enspirado de asbestaj fibroj, k karakterizata de dikiĝo de la pulmoj rezulte de troa kresko de fibra histo inter la alveoloj: asbestozo povas konduki al diversaj kanceroj de la pulmoj. pneŭmonokoniozo.