PIV · 14084
serpenten/o
serpenten/o ⊕ (kn) Mineralo el magnezia, monoklina folisiliciato, Mg6[Si4O10(OH)2](OH)6, sub formo de pli-malpli verdaj lamenoj aŭ fibroj; la longfibraj formoj estis uzataj i.a. en konstruarto. ☞ asbesto, krizotilo.
serpenteniĝo. Ŝanĝiĝo de feraj-magneziaj mineraloj (precipe olivino) al serpenteno pro hidratiĝo.
serpentenpetro. Petro tute aŭ preskaŭ tute konsistanta el serpenteno, devenanta el la serpenteniĝo de la mineraloj de bazaj aŭ ultrabazaj magmaj petroj.