PIV · 13406
retin²o
retin2o ❤ (retina) La plej interna el la tri okulaj membranoj, sur kiu formiĝas la bildoj: la retino estas impresebla de la lumo danke al la retina purpuraĵo, k sensiva al ĝi danke al la lumricevaj ĉeloj (bastonetoj k konusetoj), kies fibroj konsistigas la optan nervon. ☞ koroido, skleroto.
retina. Rilata al la retino: retina disiĝo.
retinalo ⚥ Ⓚ Molekulo de la retino k de iuj prabakterioj, ellaborata el vitamino A: retinalo sorbas lumenergion.
retinito ⚕ Inflamo de retino(j): sifilisa retinito.
⚕ retinopatio. Afekcio de la retino: diabeta retinopatio.
retinoloido Ⓚ ⚗ Derivaĵo el vitamino A, uzata kontraŭ haŭtmalsanoj.