PIV · 14385
sklerot/o
sklerot/o
1 ❤ (sclera) Fibreca membrano, kiu konsistigas la ŝelon de la okulglobo, k estas, en sia antaŭa parto, kontinua kun la korneo. Sin. okulblanko.
2 🍁 Solida hifamaso, ofte ronda, normale senspora, ripozorgano de multaj fungoj.
sklerotito ⚕ Inflamo de skleroto(j) 1.