← Reen al B

PIV · 2335

★burĝon/o

burĝon/o
🍁 (pp vaskulplantoj) Ŝvela volvaĵo de junegaj, disvolviĝontaj ŝosoj, folioj k eventuale floroj: foliburĝono, ŝosburĝono, florburĝono. butono, ĝermo, okulo.
(f) Io analoga al burĝono: oni apenaŭ ekvidis la burĝonojn de ŝia juna brusto; ofte la senco de iu vorto diferencas de alia nur per la bildo, kiun ĝi entenas burĝone; 🍁 burĝono de la ĉelo de gisto.
burĝoni (ntr)
Naski burĝonojn, komenci montri foliojn aŭ florojn: kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas X; 🍁 ĉelo de gisto burĝonas k tiel nesekse reproduktiĝas.
(f) Ekkomenci prosperi: vigla E-ista movado burĝonas nun en la urbo. ekbrili, ekflori, ĝermi.
gustoburĝonoj Gustorganoj de la lango.
ĝermburĝono 🍁 (pp semplantoj) Rudimenta apeksa burĝono de la embrio k poste de la plantido.