← Reen al B

PIV · 2202

★bril/i

bril/i (ntr)
Eligi vive helan lumon: brilas suno; urbo, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj Z; la kandeloj lume brilis Z; la fajro brilis ĉie, en la juveloj sur la blankaj brustoj Z.
Resendi vive helan lumon: brilas oro, blanka neĝo, glavoj B; Helga, en silka vesto k brilanta de juveloj Z; la brilantaj folioj k iliaj tremantaj ombroj Z; ne ĉio brilanta estas diamanto Z. flagri, fulmi, glimi.
(f) Altiri la atenton per sia eleganteco, lukso aŭ sprito: se en la mondo neniu volus brili, ni multe pli bone vivus Z; brilanta festo, societo, sukceso; nia financa situacio, kiu ne apartenas al la plej brilantaj […] Z. flori.
brilo
Viva lumo, sendata aŭ resendata de io: Jerusalem estis prilumata de la brilo de la suno Z; ĉe la brilo de la luno, de l’ fajro; la flama brilo de liaj pupiloj Z; ŝi pensis pri la brilo, kiun radiis la frunto de la mortinto Z; (f) ni ne lasu nin trompi per la brilo de liaj vortoj.
= helo.
brila. Havanta brilon: brilaj torĉoj; brila okulparo G; (f) brila festo, venko, elokventeco; brila art’ raketas K; en la salono ĉio estis brile pura Z; brile glorigi iun B.
brilaĵo
Io havanta brilon.
Ornamaĵo brila, sed ne multevalora: teatraj brilaĵoj; la tuta brilaĵaro, kiun la virinoj tre volonte admiras Z; de la filinoj de Cion (Li) forigos la orelringojn, la ĉenetojn, la brilaĵetojn k la bukojn X.
brilegi. Blindige brili.
brileti. Malforte, momente aŭ dube brili: tra densa mallumo briletas la celo, […] simila al stelo Z; la virinoj, en siaj fantazie briletantaj vestoj Z; (f) io profunde sentata briletis tra la petolaĵoj de ŝiaj vortoj Z.
briligi. Fari brila: briligi ŝuojn, meblojn.
ekbrili. Subite k momente ĵeti brilon: ekbrilis la diamanto je ĉiu movo de ŝia mano.
ekbrilo. Subite k mallonge manifestiĝanta brilo: ekbriloj de fulmo Z.
malbrila. Tia, ke ĝi ne brilas: malbrila arĝento.
malbriligi Prilabori vitron, por ke la trairanta lumo estu difuza: malbriligita ampolo de inkandeska lampo.
rebrili. Lume speguliĝi: la lumo malforte rebrilis de la bronzaj genuoj de Hator B; la flamo de l’ fajro rebrilis sur iliaj vizaĝoj Z; steloj rebrilantaj en lago.
fulmobrilo. La zigzaga brilo de la fulmo.
ŝanĝbrili. Brili per brilo, kiu varias laŭ la direkto de la lumo aŭ la moviĝado de la prilumata objekto: ŝanĝbrilas muaro, benzintavolo sur akvo.
trembrili. Brili per rapide intermitaj briloj, kiel la steloj.