PIV · 4564
flagr³i
flagr3i (ntr)
1 Eligi tien k reen rapide moviĝantan lumon: la flamo de la kandelo flagradis en la aerblovo Z; flagrantaj torĉoj B; de tempo al tempo la flamo ekflagradis en la lanterno Z; granda vento komencis flagrigi la lampojn; strioj de lumo, kvazaŭ flugiloj de ventmueliloj, flagris per senĉese rondirantaj fulmoj; (f) la pasioj, la ribelo flagras (ardas, bolas, eksplodas); ilia gajemo ne flagras k elŝprucas kiel okazas en sudlandoj.
2 Intermite treme k skue brili: ŝiajn vestojn malklare k flagrante lumigis la flamo de l’ fajro B; liaj okuloj larme ekflagris; ruĝe flagris erikejoj. ☞ scintili.
3 Rapide tremi, skuiĝi en aero, flirti (pp malpezaj objektoj): flagoj flagris ĉe la fenestroj.
flagro, flagrado. Fenomeno, estigata de io, kio flagr(ad)as: fulmoj trafendis la mallumon per terura flagrado; flagrado de la festaj flagetoj.
flagreti
1 Eligi treman rapide moviĝantan lumeton: pale, malbrile flagretis kelkaj kandeloj; flagreto de estingiĝanta lampo.
2 Intermite treme k skue brileti: tremanta luna lumo flagretas sur la lago.
3 Malforte flirti, malpeze ŝvebi (pf): sur lia vizaĝo flagretis rideto.
deflagro, disflagro Ⓚ Abrupta ekbrulo de substanco, kun rapida flamo sed sen eksplodo. ➞ konflagracio.