← Reen al S

PIV · 13939

scintil/i

scintil/i (ntr)
(pri fluoreska materialo) Fulmeti pro trafiĝo de altenergia partiklo.
🔭 (pp stelo) Brili treme koncerne helon k pozicion pro trairo de ĝia lumo tra la teratmosfero.
scintilografio Skana procedo, per kiu oni videbligas la radioaktivecon de izotopo, afina al la esplorota organo aŭ histo k enkondukita en la organismon ordinare per intravejna injekto.
scintilogramo. Skema perpunkta bildo de organo ricevita per scintilografio.
scintiloskanilo. Aparato uzata en scintilografio.
scintilometro 🔭 Aŭtomate registranta fotometro, por objektive observi la scintiladon de astroj.