PIV 2026 · Artikolo 17954

scintilografio

Litero S

scintilografio MEDI skana procedo, per kiu oni videbligas la radioaktivecon de izotopo afina al la esplorota organo aŭ histo kaj enkondukita en la organismon ordinare per intravejna injekto. ➞ scintili, scintilogramo.