← Reen al I

PIV · 6805

izotop/o

izotop/o Kn de la formoj de iu elemento, kiuj havas la saman nombron de protonoj sed malsamajn nombrojn de neŭtronoj en siaj nukleoj: ĉiuj izotopoj de elemento havas la samajn kemiajn ecojn, sed malsamajn atommasojn k fizikajn ecojn; oni indikas izotopojn en kemia formulo per malgranda supreskribita nombro, montranta la atommason maldekstre de la simbolo de la elemento; 41K estas abunda nature radioaktiva izotopo de kalio.