← Reen al G

PIV 2020 · 5116

geni¹o

geni1o
Diaĵo, kiu zorgas pri la destino, bona aŭ malbona, de ĉiu homo: la Romanoj oferis al sia genio; (f) Francisko, estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo! Z; Clemency, kiu estis lia bona genio Z; esti la malbona, la damnanta genio de iu. anĝelo, feo, ĝenio.
Instinkta, eksterordinara kapablo originale imagi, inventi aŭ krei en la artoj, la sciencoj aŭ la praktiko: por krei E-on estis necesa la genio de Z.; la genio ĉie sukcesas Z; se lia genio ne superas en tio ĉi mian Z; la martiroj de la genio Z. Rim. La genio kreas novajn tipojn, metodojn, atmosferon, dum la talento agas laŭ la jam ekzistantaj; talenton oni evoluigas per ekzerciĝo, genio aspektas kiel pura naturdoto.
= geniulo: jam ne unu (pluraj) universala genio forputris en la senfeligejo! Z.
genia. Rilata al genio: kiel ajn genia la sistemo estas Z; genia verko B, eltrovo, pentristo, poeto.
geniaĵo. Io genia, ekz. ideo, verko ks.
geniulo. Genia homo.