PIV 2020 · 4358
★fe/o
★fe/o ☉ Fabela estaĵo de malsupera rango, dotita per supernaturaj povoj: la akvofeojn k la terkoboldojn ni devas havi Z; elementa feo (simbolanta unu el la kvar elementoj de la materio en la sistemo de Paracelso: silfo, gnomo, nimfo k salamandro). ☞ demono, diablo, duondio, elfo, genio, koboldo, nikso, lupfantomo, vaglumo. ➞ magio, sorĉo.
fea. Rilata al feo(j): fea aliformiĝo, donaco; (f) fea iluminacio.
★feino. Supernatura estaĵo, fantaziata kiel virino, k kredata influanta la destinon de loko, de infano aŭ de objekto: ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino Z; lando de feinoj (mirinde bela); feinaj fingroj (treege fajne laborantaj); feinrakonto.