← Reen al S

PIV 2020 · 13744

★salamandr/o

salamandr/o
Amfibio (Salamandra k parencaj g-oj) el la ordo de urodeloj, kiu vivas surtere k naskas idojn.
(evi) = urodelo.
Feo vivanta en la fajro. silfo.
salamandredoj. Fam. (Salamandridae) de urodeloj, kies sp-oj havas lacertosimilan korpon k kvar mallongajn, malfortajn krurojn, i.a. la salamandroj k trituro. amfibioj, batrako, bufo, hilo, rano, trituro.