← Reen al S

PIV 2020 · 13743

salam/o

salam/o 🍴 Speco de kolbaso, dika, malmole farĉita el malgrasa porkoviando, tre longe konservebla. cervelaso.
salamo-taktiko Σ Ruza, ĝenerale mallojala, maniero iompostiome prezenti planon aŭ/k dividi k senpovigi kontraŭulojn: la rusa ambasadoro estis vera majstro de salamo-taktiko M.