PIV 2026 · Artikolo 13742

★salajro

Litero S★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. salajri
  2. salajrec/o
  3. salajrul/o
  4. kromsalajro
  5. supersalajro
★ salajro sumo periode pagata, laŭ difinita laborkontrakto, de mastro, entrepreno k.s. al dungito, por kompenso de la farita laboro: semajna salajro monata salajro laŭpeca salajro laŭtempa salajro interkonsenti pri salajro peti pri altigo de la salajroj movebla skalo de la salajroj en kiu ili varias aŭ laŭ kosto de vivteno aŭ laŭ la rendimento blokado de la salajroj registara malpermeso ilin plialtigi nominala salajro la nombro da monunuoj reala salajro ilia aĉetpovo li ankoraŭ difinis salajron de 100 markoj ĉiumonate al la redaktoro Z ne konvenas, ke la laboristoj dum du monatoj ne ricevu salajron B li ricevas salajron de ducent kvindek rubloj jare B Sin. laborpago. ➞ pago, honorario, tantiemo.
salajri tr pagi al iu salajron: la komitatanoj ne estas homoj salajrataj Z bone salajrataj postenoj
salajreco socia sistemo bazita sur dungado de salajruloj: la celo de la revoluciaj partioj kaj sindikatoj estas la abolo de salajreco
salajrulo persono ligita al alia per laborkontrakto, kiu difinas la salajron kaj labordevojn. ➞ dungito, laboristo, proleto.
kromsalajro sumo pagata ekster la ŝuldita salajro, aŭ perlaborata ekster la normalaj horoj.
supersalajro komplemento de salajro, donata pro familiaj ŝarĝoj aŭ aliaj kaŭzoj.