PIV 2020 · 9015
★labor/i
★labor/i (ntr)
1 Uzi siajn korpajn aŭ mensajn fortojn, por produkti aĵon, plenumi taskon, atingi efikon: labori fizike, mense; ŝi volonte laboras per siaj manoj X; labori kun kondiĉoj Z (de salajro), por ia prezo Z, pri io, super teksilo Z, stablo Z; laboru ankoraŭ iom super la muziko Z; nur du provis efektive labori por sia projekto Z; aliĝi al E. k labori por ĝia disvastigado Z; la homaro, por kies bono ni laboras Z; mi ne povas forĵeti lingvon tute pretan, super kiu mi laboras jam 20 jarojn Z; laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage Z; la historio diferencigos inter la laborintoj k la atendintoj Z; (analoge) ĉiuj pumpiloj komencis labori Z (funkcii).
2 🅢 Vivtenadi sin per iuspeca agado: labori produktive; labori tempopage, kvantopage; labori ĉe sinjorino Sz. Z, en institucio Z.
3 Malfacile, pene funkcii: la radoj laboris en la sablo; laboranta koro; ŝipo, kiu laboras en malkvietaj akvoj.
4 (pp vino, pasto) Fermenti.
laboro
1 Produktocela penado: mana, mensa laboro; la laboro de la virinoj Z, de la infanoj, de la sklavoj, de la dombestoj; lignaĵa, serurista, masona laboro; mi estas kudristino – Malfacila laboro! Z; la amplekso de la homaj laboroj Z; afero, kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj k oferoj Z; (abs) laboro kondukas al honoro k oro Z; laboro lacigas Z. ☞ klopodo.
2 Tia penado, aplikita al difinita farotaĵo: li ĉiam sidas super laboro Z; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos […] Z; la divido de l’ laboro Z; distribui la laboron al la servistinoj; havi sian laboron antaŭeltondita; la ĉiutaga laboro; ŝi estis tiel okupita de sia laboro Z; metiisto sen laboro; herkula laboro; (honte), ke vi mem faras ĉi tiun simplan laboron! Z; (plurale) sidi en la laboroj de la mastrumado, de la rikolto, de la kamparo; ministerio pri la publikaj laboroj. ☞ tasko.
3 Rezulto produktita de tia penado; materialo, al kiu ĝi aplikiĝas: apenaŭ iliaj laboroj iom moviĝas antaŭen Z; restu tajloro ĉe via laboro Z; kia estas via laboro, tia estas via valoro Z; ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur la tablon Z; ŝi levadis la okulojn for de la laboro Z; via laboro […] ne taŭgas por presado Z; esti pagata laŭ sia laboro; (plurale) la laboroj de Heraklo. ☞ faraĵo, verko.
4 Tiu penado, kiel fonto de enspezo: plibonigi sian sorton per laboro Z; mi bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas Z; ŝi sentis sin sufiĉe forta, por iri al sia laboro Z; de ĉiu laboro estas profito Z; ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon Z; laboro homon nutras Z; diru, ĉu sinjorino S. trovos ĉi tie por si laboron Z; laborakiro, laborenspezo, laborakcidento. ☞ okupo, ofico, dungi. ➞ labordaŭro, labordonanto, laborjuro, laborkonflikto, laborkontrakto, labormerkato, labornekapablo, laborperejo, laborprenanto.
6 Σ La klaso de la laboristoj, kontraste kun tiu de la kapitalistoj: asociado de la laboro k de la kapitalo; la Laborpartio.
7 ☐ Fizika grando, egala al linia integralo de forto laŭlonge de vojo trairata de punkto de aganta forto. Sin. energidiferenco; simb.: A. ☞ ergo, ĵulo, kilovathoro.
utila laboro ☐ Tiu parto de laboro, kiun oni gajnas ĉe iu procedo.
labora. Rilata al laboro: labora laciĝo; la labora leĝaro.
★laboradi. Labori daŭre aŭ longatempe.
laborado. Daŭra, longa laboro: k kio restas al la homo de lia tuta laborado? X; ĉiuj parolas pri komuna laborado Z; ĉiuj akiritaj fruktoj de 20-jara laborado Z; la junaj homoj interrompis sian laboradon Z.
laboraĵo. Io produktita per laboro: laboraĵo de artisto X; pretigi por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn Z.
laboranto, laborantino. Homo, kiu laboradas: bona k tre malkara laborantino Z.
laborejo
1 Ĉia kovrita loko, kie oni laboradas: laborejo de kudristinoj, de juvelisto, de fotografio, de biblioteko.
2 📷 Ĉiu aparta loko, en kiu oni pretigas la dekoraciojn, kostumojn, prilaboras la negativojn, muntas k projekcias la filmopartojn ktp.
3 = laboratorio.
★laborema. Amanta laboradi: lia edzino estas tre laborema k ŝparema Z; laborema lernanto; pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco Z. ☞ diligenta.
laborestro. Ekslaboristo, elektita de la mastro, por kontroli k gvidi la aliajn laboristojn. ☞ submajstro.
laborigi. Fari, ke iu aŭ io laboru: li laborigas sesdek laboristojn; oni donacas por speso k laborigas por spesmilo Z; kiel ili laborigos la klakbekon! Z.
laborilo. Ilo, per kiu oni faras difinitan laboron: la malnovaj metiistoj elfaris mem siajn laborilojn; malbona laboristo kulpigas siajn laborilojn.
laboristo, laboristino
1 Homo, kiu sin dungigas por laboro: simpla, specialigita, kvalifikita, alte kvalifikita laboristo; sendependa, fabrika, kampara laboristo; ferlaboristo, minlaboristo, terlaboristo, preslaboristo; S. ekspluatas la kompatindajn laboristinojn Z. ☞ proleto, salajrulo.
2 ♉ Ĉe la abeloj, formikoj, iuj vespoj k termitoj, sterilaj insektoj, kiuj zorgas pri la nutrado de la larvoj, konstruado de la loĝejo ktp.
laborista. Koncernanta la laboristojn (konsistanta el laboristoj, defendanta la klasajn interesojn de la laboristoj ks): la laborista klaso; laborista ribelo; laborista organizaĵo, partio; Laborista E.-Asocio. ☞ sindikato, laborpartio.
laborulo. Laboranto.
laborloko. Loko, destinita al difinita laboro.
ellabori (tr)
1 Produkti per sia laboro: forĝisto, kiu blovas fajron sur karboj k ellaboras ilojn X; ellabori al mi bonan guston Z; vergo doloras, sed saĝon ellaboras Z; ĝi devas ellaboradi en la junuloj amon al honesta laboro k abomenon por frazisteco Z.
2 Labori super io, ĝis tio akiras sian definitivan, perfektan staton: mi ellaboris projekton de korporacia organizo Z; ellabori al si la opinion, ke Z […]; nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj detaloj difinitajn regulojn Z; lingvo longe preparita k ellaborita Z; ili ne volas atendi, ĝis ilia ellaborota lingvo venkos per sia boneco Z.
ellaborado. Agado de tiu, kiu ellaboras: unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo Z.
ellaboraĵo. Io, kio atingis la finan stadion de la produktado.
ellaboriĝi. Iĝi ellaborita: tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo Z; estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn […], ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos Z; lasante ĉion alian al libera […] ellaboriĝado Z.
kunlabori (ntr) Partopreni kun aliaj personoj en komuna laboro: kunlabori en gazeto, kun konata aŭtoro, pri teatra verko; tiu aŭ alia kunlaboranto de la vortaro Z; kunlabori kun la okupanta armeo. ☞ kontribui.
kunlaborado. Agado de tiu, kiu kunlaboras: verko farita en kunlaborado kun […]; akiri ies kunlaboradon por revuo; (malbonsence) puni pro krimo de kunlaborado (sk. kun la malamiko).
mallaborema. Ne volonte laboranta, maldiligenta: mallaborema servisto; mallaboremeco Z.
mallaborulo. Mallaboremulo: morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj Z; mallaborulo diras: Leono estas ekstere! X; mallaboremulo metas sian manon en la poton k eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas X.
pluslaboro. Laboro, farata trans la leĝa daŭro k pli alte pagata.
porlabora. Interŝanĝa por laboro: porlabora pago Z.
★prilabori (tr)
1 Zorge labori super io, por ĝin plibonigi, perfektigi: li en somero prilaboradis sian plugokampon Z; kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano X; prilabori vazon el argilo, balrobon, kolĉenon el oro; prilabori poemon, paroladon; (f) oficisto prilaboras monumentan sekretariinon en la komputila ĉambro JC; prilabori iun per bastono Z (por reformi lian konduton). ☞ kultivi.
2 Kulturi, ekzercadi: vi ne prilaboris sufiĉe vian talenton Z; prilaborita menso Z.
prilaborado. Agado de tiu, kiu prilaboras ion: vestornamoj, postulantaj delikatan prilaboradon Z.
prilaboriteco. La maniero, kiel objekto estas prilaborita: la prilaboriteco de juvelo Z, de la stilo.
reprilabori (tr) Uzi la defalaĵojn de la unua prilaborado.
senlabora. Ne faranta laboron: maljuna virino, kiu neniam estas senlabora Z.
senlaboreco. Stato de tiu, kiu ne laboras
1 pro propra volo: senlaboreco (mallaboremo) estas patrino de ĉiuj malvirtoj Z; ŝi ne manĝas panon en senlaboreco X (☞ nenifarado);
2 malgraŭ sia deziro, kiel konsekvenco de la kapitalisma sistemo: la infero de kontraŭvola senlaboreco Z; ŝtata subvencio por senlaboreco. Sin. sendungado. ☞ subdungiteco.
senlaborulo. Homo, troviĝanta en senlaboreco (plej ofte 2): la nombro de la senlaboruloj kreskas; la aŭtomacio kreas senlaborulojn.
trolabori. Labori tro longe k tro rapide: la trolaborado estas plago de la moderna vivo.
ĉenlabori. Labori ĉe ruliĝanta stablo, ĉe kiu ĉiu laboristo faras nur unu solan k ĉiam la saman manipulon.
fabriklaboristo. Laboristo en fabriko.
gastlaboristo. Homo, kiu venis al fremda lando, por tie labori.
hejmlaboro. Laboro farata hejme, kontraste kun tiu farata en laborejo, fabriko ks. ☞ nigra 5, slojdo.
manlaboro. Laboro, en kiu la korpaj fortoj havas pli gravan rolon ol la intelektaj: ŝi neniam eliras, ne prenante kun si manlaboron Z.
manlaboristo. Laboristo, kies metio estas manlaboro.
ŝvitlaboro. Laboro, ĉe kiu la laboristoj estas ekspluatataj dum longaj laborhoroj ĝis preskaŭ plena elĉerpiĝo.
taglabori. Dungiĝi nur po tago, jen ĉe unu, jen ĉe alia dunganto.
taglaboristo. Homo dungita por taglabori: la filo de la taglaboristo Z; por siaj kudraĵoj mia patrino havis taglaboristinon.
tekstprilaborilo Vd teksto.
templabori. Labori kun tiu kondiĉo, ke oni estas pagata laŭ la daŭro k ne laŭ la produkto de la laborado. ➞ peco.
vojlaboristo. Laboristo ĉe entrepreno de vojkonstruado.