← Reen al K

PIV · 8384

kontribu³i

kontribu3i (ntr)
(iu) Alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero: ĉiu civitano devas kontribui al la publikaj kostoj; kontribui por ia verko, por ia fondo; mi ankaŭ devas peni iom kontribui al la solenaĵoj Z; kontribui per bela ero en la programo; tiu lando kontribuis al la E-a movado per multaj iniciativoj. kontingenti, kotizi, kunhelpi, kunlabori.
(io) Esti unu el pluraj elementoj, el kiuj ĉiu speciale utilas por komuna rezulto: lia kuraĝo kontribuis al la venko; tio multe povus kontribui al la interpopola repaciĝo; pentrinda lago kontribuas al la romantikeco de la loko. kunefiki.
kontribuaĵo. Tio, per kio iu kontribuas: en la nuna numero la leganto trovos kelkajn el la kontribuaĵoj, ricevitaj en la literatura konkurso.
kontribuanto. Tiu, kiu regule kontribuas al verko, gazeto ks. Rim. Kunlaborado estas pli daŭra, pli grava k pli intima ol kontribuado; kontribui insistas pli pri la komuna celo, kontingenti pri propra aparta partopreno.