PIV · 8564
kotiz¹i
kotiz1i (ntr) Pagi sian parton en komunan kason, por komuna celitaĵo: kotizi por la organizo de kongreso, la starigo de monumento; listo de la kotizantoj.
kotizo
1 Sumo, per kiu oni kotizas al io: s-ro N. ricevos la kotizojn por la bankedo.
2 Sumo, kiun oni regule pagas por membri en organizaĵo: rajton sendi delegitojn havas nur tiuj grupoj, kiuj pagas ian kotizon al la centra kaso Z; la nombro de la delegitoj devas esti proporcia al la alteco de la kotizo Z; listo de la SAT-perantoj kun la kotizoj por 2001.
3 La regula pago, kiun faras asekurito al sia mutuala aŭ sociala asekurkaso.
kotizado. Ago de tiu, kiu kotizas: kotizado al tia humana iniciativo estas simple devo.