PIV · 8364
kontingent/o
kontingent/o Z
1 Nombro, parto, kiun oni devas liveri ĉiufoje: ĉiu provinco liveris sian kontingenton da greno; pagi sian kontingenton al la bankedo; kontingento de la armeo (nombro de soldatoj, postulata ĉiujare).
2 ✉ Kvanto de varoj, kies liverado estas permesata inter difinitaj templimoj: starigi kontingenton por la importado de fruktoj.
kontingenti Z (tr) Liveri kontingenton: kontingenti eldonon de akcioj, festenon, komunan donacon. ☞ kontribui, kotizi.
kontingentigi. Difini kontingenton: kontingentigi la importadon de butero, de viando.