← Reen al K

PIV · 8365

kontinu⁴a

kontinu4a
Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon: a) en tempo: kontinua pluvo, fluo, febro, bruo; fulmoj kontinue zigzagas; b) en spaco: kontinua muro; kontinua linio; kontinua papero; kontinuaj rimoj (ordigitaj laŭ la ordo a a b b c c; alternaj, krucaj, ringaj). daŭra, konstanta, senĉesa, senhalta.  kontinurompo.
(pp bildigo) Havanta valorojn, kiuj nemulte varias, kiam la argumentoj nemulte varias; pli precize tia, ke ƒ(x) konverĝas al ƒ(a), kiam x strebas al a; se tio validas nur por unu a, oni diras, ke ƒ estas kontinua ĉe a: kontinua funkcio sur kompakta intervalo estas unuforme kontinua.
(pp kurento) Tia, ke ĝiaj direkto k intenso ne ŝanĝiĝas. alterna.
Λ (pp parolsono) Havanta tenon, kiu povas esti kontinuigata: frikativoj estas kontinuaj sonoj.
kontinui (ntr) Esti kontinua: la kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ.
kontinuo, kontinuaĵo. Io, kio prezentas kontinuecon: ĝia zono estis kontinuaĵo de la efodo X; la spaco-tempa kontinuaĵo.
kontinueco. Eco de io kontinua; neinterrompita interligo de partoj aŭ periodoj: la Bulonja Deklaracio estis kreita nur, por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo Z; nia lingvo, dank’ al la reguleco de sia progresado, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua Z; rompi la kontinuecon kun io Z.
kontinuigi
Fari, ke io estu kontinua: li kontinuigis la breĉitan remparon. daŭrigi.
Fari, ke la elektra alterna kurento iĝu kontinua.
kontinuisto, kontinuistino. Sekretari(in)o de la kino-reĝisoro komisiita zorgi, ke ĉiuj detaloj konformiĝu de unu ekfilmado al la alia.
supren duonkontinua (pp reele valora funkcio) Havanta valorojn, kiuj malkreskas aŭ nemulte kreskas, kiam la argumentoj nemulte varias.