PIV · 13481
★rim/o
★rim/o ♧ Samsoneco, inter du aŭ pluraj vortoj, de la akcenta vokalo k de ĉiuj ĝin sekvantaj son-elementoj: malriĉa rimo (kun nur unu sama sono, ekz.: li-ĝi); riĉa rimo (kun sameco de la apogkonsonanto, ekz.: amaro-homaro); aborta rimo (ĉe kiu la postakcentaj sonoj ne samas, ekz.: mordas-pordon); vira rimo (finiĝanta per akcentita silabo); ina rimo (finiĝanta per senakcenta silabo); interna rimo (inter la versfina vorto k alia vorto interne de la verso); alternaj rimoj (en ordo: abab); kontinuaj rimoj (en la ordo: aabb); ringaj rimoj (en la ordo: abba). ☞ agordo, asonanco.
rimi (tr) Meti rimojn ĉe la fino de versoj: skrupule rimitaj versoj; ŝi, kiu kostis al vi tiom da bone rimitaj ĝemoj! Z.
rimaĵo. Mallonga frazaro kun rimoj.
rimanto. Tiu, kiu skribas rimitajn poeziaĵojn (ofte ironie aŭ malŝate).
rimiĝi. Prezenti rimon: «ofte» k «pantofle» ne rimiĝas; (f) plej facile promeso rimiĝas kun forgeso Z.
rimoido. Rimo, en kiu la postakcentaj konsonantoj similas, sed ne samas (ekz.: vorto-pordo).
nombradrimaĵo ♠ Versaĵo por elekto de serĉonto aŭ alia ludonto.