PIV · 2708
★ĉes/i
★ĉes/i (ntr)
1 (sen komplemento) Komenci ne esti; plu ne esti: ĉesis la kurso, pluvo Z, bruo Z, danĝero Z, malsano, doloro Z, milito. ☞ morti, malaperi, halti, finiĝi.
2 (kun komplemento inf-a aŭ prep-a) Komenci ne… −i; plu ne agi per aŭ pri: li ĉesis paroli, petoli Z, esperi Z, labori Z, skribi Z; ĉesu honori min per tiu titolo Z; venos la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ la aliaj Z; ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis Z; aliaj formoj ĉesis esti uzataj Z; ĉesinte profeti, li venis sur la altaĵon X; ne ĉesi kun siaj demandoj Z; ili ne ĉesos en sia celado Z; (elipse) sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas Z; ĉesu! mi aŭskultos ĝin alian fojon Z.
ĉeso. La fakto, ke io ne plu estas, ne plu daŭras; halto: kelktempa ĉeso ne estas forgeso Z; gravedeca ĉeso de la monataĵoj; donadu la medikamenton al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso Z; fari ĉeson Z (ĉe kartludo: provizore rezigni pri sia rajto ludi).
ĉesigi. Fari, ke io ĉesu: la laboristo ĉesigis sian laboron Z; la vento ĉesigis la pluvon; ĉesigi disputon X, malpacon X, la babiladon, sian propran vivon Z; tiam la uzado de tiu vorto estos absolute ĉesigita Z. ☞ rompi, haltigi.
ĉesigo. Ago de ĉesiganto: ĉesigo de la militagoj.
ĉesiĝi Z. Iom post iom ĉesi.
★senĉesa. Daŭra, konstanta, neinterrompita: senĉesa pluvo, senĉese babiladi; senĉesa bruo de radoj kuris laŭ la larĝa strato Z.