← Reen al M

PIV · 10634

★mort/i

mort/i (ntr)
Ĉesi vivi, perdi la vivon: ni ĉiuj devas morti; kial mi ne mortis tuj el la utero? X; morti de malsato, per la glavo, sub ies mano, pro vundo, sur ŝtiparo, en sia lito, en batalo, por amiko, pro la patrujo Z, en bona maljuneco X, kiel bona kristano; (f) de tio vi ja ne mortos!; morti de enuo, de amo; la sekreto mortis kun li.
🍁 Perdi la vivigan sukon: mortintaj folioj.
(pp membro) Perdi la sentivecon: havi mortintan fingron.
(f) Ne plu esti, forpasi, malaperi: multaj antikvaj civilizoj mortis; jam mortis la printempo, mia juneco; tiu ideo ne povas morti; rigardi la baldaŭ mortontan tagon. perei, velki, detruiĝi, ruiniĝi, estingiĝi, droni, elviŝiĝi.
morto
Ĉeso, perdo de la vivo, t.e. halto de la ĉenreakcioj, per kiuj la diversaj molekuloj, konsistigantaj individuon, interservadas unu al la aliaj: ŝajna, efektiva morto; tro frua, akcidenta, malhonoriga morto; post glora mort Z; mi mortu per la morto de herooj Z; por doni al nia patro la baton de la morto Z; timo je la porĉiama morto Z; kondamni al morto; priplori ies morton Z; ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo Z.  mortokvanto.
(ofte maj.) Simbola estaĵo, personiĝo de la morto: la morto ne distingas, ĉiujn egale atingas Z; la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas Z; la Morto etendis sian longan manon al la delikata floro Z; mortokapo (kranio).
(f) Detruiĝo, malapero: tio estas la morto de la klasika arto; ŝi ĉeestis la morton de siaj plej karaj esperoj.
morta
Rilata al morto: la morta rigideco; mortaj simptomoj; morta kondamno.
Mortinta: morta karno, korpo, besto; morta felo; (f) la vivaj k la mortaj lingvoj Z.
(ark.) Kaŭzanta morton: morta vundo, malsano Z, angoro; (f) morta enuo, ofendo, malamiko Z; morta peko (mortinda).
(evi) = mortema: nia korpo estas morta Z.
(f) Simila, konvena al morto: morta kanto, silento; kiel vekita el morta dormo Z; morta paleco.
Neefikanta: la morta punkto de aksuma movo; meti la kluĉilon en la mortan punkton; morta pezo (de la neaganta parto de maŝino); morta angulo (parto de tereno ne vidata aŭ ne alpafebla); morta kuglo (perdinta la impulsoforton); (analoge) morta sezono (dum kiu iu ekonomia sektoro neaktivas). velka.
morte. En morta maniero: morte vundita; morte malami; morte peki.
mortado Z. Multo da mortoj: granda mortado de suĉinfanoj.
morteco. Eco de io, kio estas mortema: la morteco de la civilizo.
mortema. Tia, ke tiu devas pli-malpli baldaŭ morti: la dioj k la mortemaj homoj B; kiu vi estas, ke vi timas homon morteman? X.
mortulo, mortemulo. Estaĵo, kiun iam trafos morto: la pensoj de la mortemuloj estas timemaj.
mortigi
Senigi je la vivo; kaŭzi la morton de: estas pli facile mortigi, ol revivigi Z; la Eternulo mortigas k vivigas X; por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas Z; David batis la Filiŝton k mortigis lin X; minacoj ne mortigas Z; li ne mortigis sin mem Z; malbeno al liaj mortigintoj! Z; la nombro de la mortigitoj X; brulmortigi, gasmortigi, pikmortigi, premmortigi, ŝtonmortigi (mortigi per brulo ktp); kaŝmortigi (murdi).
(f) Ekstermi, forigi: la E-istoj ne volas mortigi la naciajn lingvojn Z; ili volis tiun ideon tute mortigi Z. detrui, pereigi, ruinigi.
mortigo. Ago de tiu, kiu mortigas: antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon Z; homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo X; la mortigo de Klitemnestro far ŝia filo; (f) nia afero, kiun ni devas defendi de mortigaj atencoj Z.
mortiĝi (evi) = iĝi morta, perei: la domo forbrulis k la juna pasero mortiĝis Z; mia onklo ne mortis per natura morto, […] k ankaŭ estis mortigita de neniu; […] li falis sub la radojn de vagonaro k mortiĝis Z.
mortinda. Inda je morto: tio estas mortinda ofendo; mortinda peko Z ( veniala).
mortintaĵo. Io mortinta. kadavro, putraĵo.
mortintejo. Tombejo.
mortideva. Mortema.
ekmorti. Tuj, subite morti.
formorti. Malaperi en la morton: formorti – dormi, k nenio plu! Z; ŝi vidis en sonĝo la formortintan edzon Z; sed tiu brueto baldaŭ formortis.
ĝismorta
Daŭronta ĝis la morto: tio ne estas ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de ŝia sorto estu tiu seĝo Z.
Iranta ĝis la morto: ĝismorta maltrankvileco; ĝismorte batali.
memmortigo, sinmortigo. Mortigo de si mem. suicido.
postmorta. Okazanta post ies morto: postmorta publikigaĵo.
promorta. Okazigata pro ies morto: akra sonorado de promorta sonorileto Z.
senmorta. Tia, ke tiu neniam mortas: la genoj de nia korpo estas senmortaj; la senmorta animo Z; (f) la senmortaj verkoj de Homero.
senmorteco. Eco de io, iu senmorta: la senmorteco brilis el ĝiaj okuloj Z; promesi al iu la senmortecon (en la homa memoro).
senmortigi. Fari senmorta: senmortigi ies nomon.
transmorta. Troviĝanta trans la morto: vi ne dubas ja pri transmorta vivo? Z.
frostmorti. Morti pro elmetiĝo al frosto: senviva, frostmortinta sub la saliko Z.
pikmortigi. Mortigi per enpuŝo de pikilo, ponardo ks: li eltiris tranĉilon k pikmortigis lin Z.
ŝtonmortigi. Ŝtonumi.