← Reen al P

PIV · 12008

★pere/i

pere/i (ntr)
Perdi la vivon per akcidenta morto: ĉiuj pereos de glavo k de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos X; pereis mia filo en malespero! Z; perei en batalo B; ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos N; inter la multe da hundoj la leporo pereas Z; pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido Z; (analoge) la ŝipo pereis kun siaj homoj k musoj Z; pereos la valo k dezertiĝos la ebenaĵo X.
(f) Neatendite detruiĝi, neniiĝi: diron oni neas, skribo ne pereas Z; feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas Z; ĉiuj liaj vortoj k laboroj pereis vane Z; la konfido pereis Z; neniam lia nomo pereos Z; la fruktoj de lia laboro neniam pereos Z; senfrukte pereinta provo Z.
Damniĝi: por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon N. perdiĝi.
pereo
Perdo de la vivo: pro patruj’ atendas min pereo Z; kaŭzi ies pereon X; (analoge) la pereo de la rikolto sur la kampo X.
Akcidenta detruiĝo: bona ideo venas post la pereo Z.
Damniĝo: anima pereo Z; vasta estas la vojo kondukanta al la pereo N.
pereema, pereiva, pereonta. Destinita perei.
pereigi
Mortigi: la hebreoj dum tiu festo estis tute en la manoj de siaj malamikoj, kiuj tre facile povis pereigi ilin Z; la pesto pereigis cent mil homojn; (analoge) eksplode pereigi ŝipon Z.
(f) Detrui: pereigi la urbon X; malatento povas pereigi plej noblan planon; tiu eraro, kiu pereigis Volapükon Z.
Konduki al infero: tiu, kiu adultas […], pereigas sian animon X; kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano Z.
pereiga. Tia, ke ĝi kaŭzas pereon: pensante, ke nova pereiga sorĉaĵo blindigas lin Z; tiuj nesingardaj vortoj povos havi terure pereigan efikon Z; via agado povas doni pereigan rezultaton por nia komuna ideo Z.
forperei. Malaperi, pereinte: vi forpereos de sur tiu tero, kiun donis al vi la Eternulo Z.
ŝippereo. Subakviĝo de difektita ŝipo.