← Reen al P

PIV · 12006

★perd/i

perd/i (tr) Nevole seniĝi je posedaĵo, k pli precize:
Akcidente ĉesi posedi havaĵon: perdi sian ŝlosilon, monujon; perdi siajn harojn; dum sia malsano li perdis ses kilogramojn (de sia pezo); perdi brakon en batalo; perdi ambaŭ okulojn; pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri Z; perdi la kapon Z, la propran felon Z (morti); vi perdis belegan filon Z; (analoge) perdi la voĉon, la spiron, la apetiton, la dorman ripozon, Z la sanon Z, la vivon Z.
Akcidente ĉesi posedi ian bonon, avantaĝon: perdi la saĝon Z, sian feliĉon Z; mi perdis la okupon en la kudrejo Z; perdi influon, forton, la kuraĝon Z, la konscion Z; perdi ies favoron B, konfidon G; ŝi perdis sian fidon Z; perdi la konfidon al iu Z; (f) tie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon Z; tiu argumento perdis nun sian valoron; la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoro Z; la entrepreno perdas ĉian sencon k celon Z.
Ne gajni ion, kion oni povus ekposedi: vi ne multon perdos per via foresto; perdi la batalon (esti venkita); perdi la ludon; perdi veton, proceson; kiu koleras, tiu perdas Z; tio nemulta, kio estas gajnata per la natureco de la gramatiko, estas cent k mil fojojn perdata per la sennatureco de la vortaro Z; prokrastita ne estas perdita Z.
Vante uzi: imiti grandsinjoron – perdi baldaŭ la oron Z; kelkaj timas, ke la mono publika estos perdita Z; (f) kiel estas eble tiel karan tempon perdi por ili (kartoj) ? Z; k kiel Tito li diris: Mian tagon mi perdis!; vane vi perdis viajn vortojn Z; vi perdos viajn penojn, provante min konvinki.
Ellasi akcidente; ne plu teni, vidi, senti iun, ion malaperanta: […], perdinte teron el sub la piedoj, falis en riveron K; perdi en la kunpuŝado sian infanon; perdi iun el la okuloj Z, el la vido; mi perdis mian hundon dum la ĉaso; (f) perdi sian vojon en la arbaro B; pli bone estas reiri, ol perdi la vojon Z.
perdo
Seniĝo, per akcidento, de tio, kion oni havis, posedis, ĝuis: perdo de naztuko B; perdo de la vidsento B; tuj, sen perdo de la tempo Z; akiro k perdo rajdas duope Z; kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas Z; kompensi siajn perdojn.
Tiu parto de mekanika, elektra k.a. energio, kiu foriĝas ĉe iu procedo senutile, ĉar ĝi estas konsumata kaŭze de la varmiga efiko, de kirlokurentoj, de kontraŭmagnetigo k.a.: ekz. dielektrikaj perdoj; perdo je la tero. liko.
perdigi. Fari, ke iu perdu: vi perdigas al mi la tempon, la paciencon.
perdiĝi. Iĝi perdita: perdiĝas per pruntedono amiko k mono Z; la letero perdiĝis en la poŝto B; ili unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton k perdiĝas en la popolaj amasoj Z; pro karta preno perdiĝis bieno Z; elserĉi perdiĝintan ŝafon Z; (f) lia voĉo perdiĝis en la bruego Z; li perdiĝas (staras senhelpe) en malgravaj detaloj; mil semoj perdiĝas Z; ekzistas estonteco k via espero ne perdiĝos Z; kial lasi tian talenton perdiĝi?.
perdiĝo. Stato de iu, io perdiĝanta: (f) la homo de peko, la filo de perdiĝo N; iri la vojon de perdiĝo.
perdita (f) Tia, ke restas nek rimedo, nek helpo: ni estas perditaj senrevene Z; ĉio estas perdita Z; vi estas perditaj B (venkitaj).
disperdi. Perdi, disigante: kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon X; la disperdiĝo de la varmo.