PIV 2020 · 9376
lik/i
lik/i (ntr)
1 Tralasi likvon, pp ujo, kies parieto fendetiĝis pro akcidento, eluzado ks: likas kaldrono, tubo, vazo.
2 ⚓ Enlasi akvon, pp ŝipo, kies kareno estas ial difektita.
3 ⏚ Ellasi elektran kurenton al la tero pro difektiĝo de la konduktiloj.
liko
1 Difektita loko, kie likas la koncerna objekto.
2 ⚓ Fendo aŭ truo en ŝipmuro sub la akvolinio, tra kiu povas enflui akvo.
likado. Stato de io likanta.
likimuna ⚓ Tiel konstruita, ke ĝi ne povas esti penetrata de akvo: likimuna septo.
tralikiĝi. Trairi tra liko: (f) la sekreto iel tralikiĝis.
fulmlikejo ⏚ Aranĝaĵo, per kiu elektro povas elflui el drato aŭ transsenda lineo teren, kiam la tensio tro altiĝas.