PIV 2026 · Artikolo 12007
★perdriko
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ perdriko ZOOL
1 (striktasence) birdo, speco de fazano kun mallongaj rondaj flugiloj; ĝi vivas grupe sur kampoj; homoj manĝas la karnon. genro Perdix
perdrikaĵo KUIR viando de perdriko: perdrikaĵo sur rostita pano
berbera perdrikoperdriko kun larĝa ruĝe bruna kolrubando tre blankmakulita kaj blue grizaj kapoflanko kaj gorĝa makulo; la krono estas malhelbruna, la dorso grizbruna, la ventro sablokolora kaj la brusto griza, iom pli malhela ol la vizaĝo; okaze de ĝeniĝo, ili preferas kuri anstataŭ ekflugi per siaj rondformaj flugiloj. specio Alectoris barbara
griza perdriko perdriko kun rufaj vizaĝo kaj vosto. specio Perdix perdix
rok1perdrikoperdriko simila al la ruĝa perdriko, sed kun karakteriza voko (vit-vit-vit); kun gorĝa blanka makulo pli granda ol tiu de la ruĝa perdriko, kaj la nigra rando klare kontrastas kun la hela senmarka brusto; la frunto kaj krono estas cindrogrizaj, kaj la dorsa flanko estas grize bruna. specio Alectoris graeca ➞ frankolino.
ruĝa perdrikoperdriko kun beko, okulringo kaj kruroj brile ruĝaj; la frunto estas griza; la gorĝo estas blanka kun nigra rando kielkolumo al traokula strio, sube estas nigreca blanke makulita areo; sur la flugiloj videblas vertikala bruna strio. specio Alectoris rufa