PIV 2026 · Artikolo 4355
★fazano
Derivaĵoj en la artikolo 8
★ fazano ZOOL granda birdo kun longaj vostoplumoj, belkoloraj ĉe la virbesto. familio Phasianidae, kelkaj genroj rostita fazano bela kiel fazanino la pintoj de la arboj, kie la fazano alvokas printempe sian inon B ➞ fazanedo, meleagro 1, pavo.
fazanedo birdo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas fazano. membro de la familio Phasianidae (fazanedoj)
kok1ofazano fazano ĝenerale kun plumtufo sur la kapo; la maskloj kun irizaj plumoj, ofte bluaj, verdaj aŭ purpuraj; femaloj kun nebrilaj koloroj por kamufli sin; indiĝena en Sudorienta Azio. genro Lophura
komuna fazano ringokola fazano.
orfazano belkolora fazano indiĝena en Ĉinujo. specio Chrysolophus pictus
pavofazano fazano kun 2 aŭ 3 ergotoj sur ĉiu tarso; ĝi vivas en Azio. genro Polyplectron Sin. poliplektro.
malaja pavofazano mezgranda pavofazano kun mallonga ventumiloforma vosto; la plumaro estas ĉefe pale bruna kun malgrandaj nigraj makuloj kaj strioj ĉie, kun irize blue verdaj okulaj makuloj kun ĉamkolora bordero sur la supraj flugiloj, dorso kaj flugplumoj, kun blanka gorĝo en la mezo de la brusto, kaj malstrikta, pinta, suprenkurba, malhele blue verda kresto sur la fronto; kun nigreta beko kaj kruroj; endemia en la malaltaj arbaroj de la Malaja Duoninsulo.specio Polyplectron malacense
ringokola fazano belkolora fazano kun longa bruna vosto kun nigraj strioj; la korpo kun flavaj, ruĝaj kaj kaŝtane brunaj plumoj kun iriza brilo verda kaj viola, foje kun blua gropo; ĝenerale kun blanka ringo ĉirkaŭ la kolo; indiĝena en Ĉinujo. specio Phasianus colchicus
tipa fazano fazano kiu povas flugi sed preferas kuri; serĉas surtere por diversaj nutraĵoj, ekzemple insektoj, semoj kaj folioj; la masklo estas brile kolora kaj la femalo kamuflas sin per brunaj kaj palaj plumoj. genro Phasianus