← Reen al F

PIV · 4354

faz¹o

faz1o
🔭 Perioda aspektoŝanĝo de astro: la fazoj de Luno.
👥 Ĉiu el la difinitaj sinsekvaj statoj en la evoluado de fenomeno: fazoj de malsano, de milito. stadio.
🍁 Parto de la vivociklo de vegetaĵo k pli ĝenerale de vivulo, karakterizata de n (unuploida fazo) aŭ de 2n kromosomoj (duploida fazo).  generacio 2.
Ĉiu el la sinsekvaj statoj: a) en la ciklo de ĉelo: mitozaj, mejozaj fazoj; b) de ribosomo, kiu legas genan mesaĝon laŭ sinsekvo de baztriopoj. stadio.
(pp periodaj funkcioj, ekz-e tensioj, kurentoj, ondofunkcioj) La varia angulo en la sinuseca aŭ kompleks-eksponenta prezento de iu grando: faza diferenco inter tensio k kurento (simb.: ϕ, pr. fi);
Ĉiu el la partoj de sistemo, inter kiuj daŭre ekzistas fiksa faza diferenco: la fazoj R, S k T de trifaza sistemo; faza volvaĵo, konduktilo, tensio; plurfaza alterna kurento.
Ebla aperoformo de iu substanco: likva, gasa, solida fazo; fazoregulo (de Gibbs); fazdiagramo, faztransiro.
defaziĝo. Diferenco kun la origina fazo.
elfazigi (pp alterna kurento) Ŝanĝi el la origina fazo: la konstanto de elfazigo (en telekomuniko).
interfazo Fazo en la ciklo de ĉelo, kiam ĝi k ties nukleo ne dividiĝas: la ĉela ciklo komenciĝas per mitozo k finiĝas per la fino de interfazo.
malfaza Prezentanta je 180° fazan diferencon.
samfaza. Prezentanta nulan fazan diferencon. kvadratura, opozicia.
lunfazo 🔭 Ĉiu el la diversaj aspektoj de Luno, dum luna monato.