PIV · 10541
★monat/o
★monat/o
1 🔭 Periodo de la luna rivoluo depende de la rilatpunkto: luna aŭ sinodika monato (la averaĝa intervalo inter samaj lunfazoj, t.e. 29 tagoj, 12 horoj, 44 min); stela aŭ sidera monato (la intervalo inter la sinsekvaj konjunkcioj de Luno kun la sama stelo, t.e. 27 tagoj, 7 horoj, 43 min); la luna monato estas la bazo de la hebrea, araba k ĉina kalendaro; en la kvina tago de la kvara monato X.
2 Ĉiu el la 12 neegalaj partoj, en kiujn oni dividas la jaron: Januaro estas la unua monato de la jaro Z. ➞ monatfino, monatkomenco.
3 Daŭro de tiu tempodivido (proks. 30 tagoj): pasis plenaj du monatoj Z; post tri monatoj estos la edziĝo Z; por tia tasko mi bezonos almenaŭ unu monaton; vojaĝo de tri monatoj. ☞ trimestro, semestro.
monata. Rilata al monato: monata apero de revuo; monata partopago; monata salajro.
monataĵo Z (fm) Menstruo.
ĉiumonata. Okazanta aŭ farata unu fojon en ĉiu monato.
dumonata
1 Daŭranta du monatojn.
2 Okazanta aŭ farata unu fojon je ĉiu dua monato: dumonata revuo.
duonmonata
1 Daŭranta duonon de monato.
2 Okazanta aŭ farata dufoje en ĉiu monato.
sesmonata. Duonjara.
trimonata. Kvaronjara.
lunmonato. Luna monato.
mielmonato. La unuaj semajnoj post la geedziĝo.
ro-monatoj 🍴 La monatoj, de Sept. ĝis Apr., kiuj estas en S Eŭropo la ĝusta sezono por ostromanĝado.