← Reen al K

PIV · 8131

★komenc/i

komenc/i (tr)
Fari la unuan parton de afero aŭ de ago: komenci konstruon, laboron, poemon; komenci profesion Z, proceson Z, amaĵon X, sian deksesan jaron Z; komenci legi, disputi, paroli; mi komencas per tio, ke mi diras […] Z; multe komencite, malmulte plenumite Z; li komencis sian paroladon per sonoraj frazoj; komenci per Dio k fini per diablo Z; ni komencis per nenio (sen mono); en tiu tago mi komencos k finos X; ni komencos de ekzemploj, kiujn ni ne aprobas, k finos per tiuj […] Z; ĝi scias, ke komencante de morgaŭ ŝi pasigados sian vivon en soleco Z; mi amindumas lian edzinon k filinon, mi nur ne decidis ankoraŭ, de kiu el ili mi devas komenci Z.
Transiri en novan staton: mi komencis maljuniĝi B; kiam komencos tagiĝi, ni forflugos Z; komencis neĝi Z.
Konsistigi la unuan parton de io: tiu vorto komencas la frazon; la versiklo, kiu komencas la Biblion. ek/, alpaŝi, inaŭguri, malfermi, veki.
komenca. Rilata al la komenco, staranta en la komenco: liaj komencaj vortoj; la komenca litero Z, sono Z; komenca inklino Z, instruado Z.
komence. En la komenco: disputu komence, vi ne malpacos en fino Z.
komenco
Ago de iu, kiu komencas: ĉiu komenco estas malfacila Z; plej granda potenco kuŝas en la komenco Z; en la komenco Dio kreis la ĉielon k la teron X; ili venis je la komenco de la rikolto de hordeo X; ni jam faris tiel bonan komencon Z; ĉe la komenco de tiu ĉi historio Z.
Unua parto de io: en la komenco de vorto Z; en la komenco de ĉiuj stratoj X; en la komenco de lia vojo X; la komenco de la milito; tuj de la komenco.
Unua stadio de io evoluonta: la komenco de la saĝo estas timo antaŭ Dio X; ĝi estu feliĉa komenco de estonta granda organo de kuracistoj Z; mia forto k komenco de mia vireco X; (plurale) mi volus instrui la komencojn de historio Z (elementoj).
komencaĵo ב Primico.
komenciĝi. Iĝi komencita, eniri en sian unuan parton: komenciĝis la milito Z; kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos Z; putrado de fiŝo komenciĝas de l’ kapo Z; la nomoj de la leporo k de la limako komenciĝas per L Z. debuti, eksplodi, naskiĝi.
rekomenci. Denove komenci ion, kio jam finiĝis: rekomenci la fumadon.
rekomenciĝi. Denove komenciĝi: morgaŭ ĉio denove rekomenciĝos Z; la pluvo rekomenciĝas. refari.
monatkomenco Θ Festo, kiu ĉe iuj antikvaj gentoj estis celebrata je ĉiu reapero de la luno: viajn monatkomencojn k festojn Mia animo malamas X.
vortkomenca. Staranta ĉe la komenco de vorto: granda vortkomenca litero Z (inicialo).