PIV 2026 · Artikolo 8132

komenti

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. komento
  2. komentar/o
  3. forkomenti
  4. prikomenti
komenti tr
1 esprimi sian opinion, siajn argumentojn pri eldiraĵo, evento k.s.: li komentis la veteron kaj la ĝeneralan staton de la mondo FSz la redaktoro maltrafe komentis ĉi tiun decidon de la parlamento SMa ŝi komentis al mi tiuvespere, ke ne videblas multaj junaj vizaĝoj ALö «estas stranga loko por konstrui domon,» komentis Karal CPi Sin. komentarii 2, prikomenti.
2 komentarii 1: komenti antikvan aŭtoron komentita eldono enhavanta komentarion
komento
1 ago komenti kaj ties rezulto: al demandoj de ĵurnalistoj la ĝenerala sekretario diris: «Neniu komento!» SMa en la reta bulteno Libera Folio, svarmas komentoj pri lia decido RE!
2 LING frazparto esprimanta tion, kion oni diras pri la temo ① 5.
3 KOMP ĉe programo aŭ dokumento teksto en la fontokodo, kiun la komputilo ignoras, sed kiu helpas homojn kompreni la aferon. ➞ forkomenti.
komentaro komentario.
forkomenti KOMP ĉe programo aŭ dokumento konverti parton de la fontokodo al komento 3 por provizore formeti ĝin.
prikomenti komenti 1: li serioze trastudis nian retan informilon kaj prikomentis ĝin sufiĉe favore OE redakciaj notoj prikomentas la tradukojn OE