← Reen al K

PIV · 8133

★komentari/i

komentari/i (tr)
Klarigi per notoj tekston aŭ verkon: komentarii Iliadon; komentarii leĝoprojekton, konstitucion. Sin. prinoti. interpreti.
= komenti 1: nia celado estas ofte malbone komentariata Z; tamen vi komentarias malvere! X. ekzegezo, klarigi, kritiki.  kalumnii, traduki.
komentario
Aro da rimarkigoj aŭ notoj, klarigantaj tekston aŭ verkon: eldono de la Biblio kun konstanta komentario; ili legis el la libro, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legataĵon X; la grandaj verkistoj ofte bezonas komentariojn Z.
Klarigoj pri ies intencoj, opinioj: tion ĉi ni sciigas al niaj amikoj – de ĉiaj komentarioj ni nin detenas Z.
Libro pri historiaj okazaĵoj: la Komentarioj de Julio Cezaro; liaj agoj k liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido X.
komentariisto. Tiu, kiu komentarias libron ks.