PIV · 7203
★kalumni/i
★kalumni/i (tr) Malutili al ies honoro aŭ reputacio, komunikante mensogajn sciigojn pri ties karaktero, konduto ktp: ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro X; ne diru tion, vi kalumnias vin mem, sinjoro!; kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas Z. ☞ akuzi, klaĉi, raporti.
kalumnia. Prezentanta kalumnion aŭ rilata al kalumnio: kalumnia famo, informo, kampanjo.
kalumnio. Eldiro de tiu, kiu kalumnias: estu ĉasta kiel glacio, vi ne evitos la homan kalumnion Z; se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam iom lasas Z; se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas Z; disporti kalumniojn inter ia popolo X; kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo X.
kalumniado. Sistemeca uzado de kalumnioj kontraŭ iu.
kalumnianto, kalumniulo. Tiu, kiu kalumnias: kalumnianto disigas amikojn X.