PIV 2026 · Artikolo 7204

kaluno

Litero K

kaluno BOTA daŭrafolia arbusto, parenca al eriko 1, kun malgrandaj folioj kontraŭe duopaj; kaj kun malgrandaj, rozaj aŭ purpuretaj, kvarnombraj floroj en stara spikforma grapolo; hejma en Eŭropo kaj sudokcidenta Azio, adventica en nordorienta Ameriko, orname kultivata kaj medicine uzata. genro Calluna, sola specio vulgaris ➞ erikaco.