PIV · 386
akuz³i
akuz3i (tr) Aserti iun kulpa: akuzi iun pri io; akuzi iun, ke li faris ion; elpaŝu k akuzu min publike! Z; vi malprave lin akuzis Z; oni ne devas akuzi la Akademion pro ĝia tute natura k prudenta konservemeco k singardeco Z; pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj N; Sokrato estis akuzita, ke li koruptis la junularon. ☞ kulpigi, denunci, kalumnii.
akuzo. Tio, pri kio oni akuzas: ĝis nun vi mokis miajn akuzojn Z; pri unu akuzo mi decidis nun doni klarigon Z; malveraj akuzoj Z. ☞ riproĉo.
akuzado ⚖ Ago de tiu, kiu akuzas: la akto de akuzado (difinanta la faktojn, pri kiuj la akuzito estos juĝata).
akuzanto. Tiu, kiu akuzas: tion distrumpetis miaj akuzantoj mem Z.
akuzisto ⚖ Ŝtata oficisto, kiu en iuj landoj prezentas la akuzojn en kriminala proceso. ☞ prokuroro.
misakuzi. False, erare akuzi.