← Reen al A

PIV · 387

★akuzativ/o

akuzativ/o Λ Kazo en diversaj lingvoj, kiu, se uzata sen prep., esprimas interalie la rektan objekton de la verbo; analoge en E. la funkcio, markata de la morfemo n: uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo Z. Rim. 1 Malkonsilinde estas uzi akuzativon anst. prep. kiu signifas deiron, formovon k tiel kontraŭdiras la almovan signifon: oni diru: eliri el urbo, ne: eliri urbon. Rim. 2 Z. uzis la akuzativon post agsubstantivo: akceptu mian koran dankon por la elekto min kiel honoran membron; la konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento […] forte subtenas la gentan ŝovinismon.
akuzativo de direkto Z. En E. la uzo de n por montri la almovon, aŭ sola: mi veturos Parizon Z; aŭ post prep. ne montranta la almovon: mi vojaĝas en Hispanujon Z; analoge, por montri novan staton, rezultantan de ago: disrompi vazon en mil pecojn; organizi popolon en regnon.
anstataŭa akuzativo. En E. la uzo de n kiel anstataŭaĵo de prep. en la tempaj, daŭraj, mezuraj k.a. adjektoj: mi promenis la tutan tagon Z; la domo estas tri metrojn larĝa ktp.
sisterona akuzativo Ŝ (fm) Malĝusta uzo de la akuzativo (pro iama gazeteto, eldonata en Sisterono, k en kiu la akuzativo estis mistraktata): elingigu la sisteronajn akuzativojn! W.