PIV 2026 · Artikolo 13200

Raŭmo

Litero R

Raŭmo urbo ĉe la okcidenta bordo de Finnlando. Rauma en julio 1980 sepdeko da gejunuloj debatis en Raŭmo OE
raŭmismo ESPO ideologia tendenco fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron kiel «mem elektitan diasporan lingvan minoritaton»: en la okdekaj jaroj ekkreskis la raŭmismo, kiu ankoraŭ ne parolis pri politikigo, sed komencis laŭtigi siajn ideojn, ke ja esperantistoj havas sian grupidentecon ZTi ➞ finvenkismo.
raŭmisto ESPO adepto de raŭmismo: por la raŭmistoj oni ne povas meti esperantismon en la sferon de nur privata vivo de individuo OE