PIV 2026 · Artikolo 4530

finno

Litero F

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. finna
  2. Finnland/o
  3. Finnuj/o
  4. Finni/o
finno
1 ano de Finnlando.
2 ano de la finnlingva gento loĝanta precipe en Finnlando.
finna rilata al finnoj, ilia urala 2 lingvo aŭ Finnlando: la «malvarmaj Finnaj rokoj » Z la finna lingvo, el la urala familio, estas unu el la du naciaj lingvoj de Finnlando ➞ finn-ugra.
Finnlando, Finnujo, Finnio lando en norda Eŭropo, nordoriente de la Balta Maro. ĉefurbo: Helsinko vi devas kuri pli ol cent mejlojn en la internon de Finnlando, ĉar tie la neĝa reĝino havas sian somerloĝejon Z en 1907 estis fondita Esperanto-Asocio de Finnlando ULi