PIV 2026 · Artikolo 16263

Uralo

Litero U

Uralo GEOG
1 montaro inter Eŭropo 1 kaj Azio, de la Arkta Oceano ĝis Uralo 2. УралUral
2 rivero inter Rusujo kaj Kazaĥujo, fluanta de Uralo 1 en Kaspion. УралUralЖайықJaiyq
urala
1 GEOG rilata al Uralo: la urala regiono estas unu el la ĉefaj industriaj centroj de la Rusuja Federacio
2 LING rilata al tiu lingvofamilio, al kiu apartenas la hungara, finna kaj estona lingvoj: la estona estas urala lingvo la urala pralingvo = la praurala lingvo Sin. finn-ugra.